29/07/2011

EMOCIA STREĈO <=> TENSÃO EMOCIONAL

Tradução em Esperanto enviada por Osmar da Silva Alves
Olá!
Meu nome é Osmar da Silva Alves e moro em São Paulo-SP.
Assisti o programa "Transição", no qual você fala sobre seu novo livro, "Tensão Emocional". Quero enviar-lhe a tradução do valoroso texto de Chico Xavier na Língua Internacional Esperanto.
Seja Feliz!
 Osmar
 
Saluton!
Mia nomo estas Osmar da Silva Alves kaj mi loĝas en Sanpaŭlo-SP.
Mi spektis la programon “Transiro”, en kiu vi parolas pri via nova libro, “Emocia Streĉo”. Mi volas sendi al vi, omaĝe al via laboro, la tradukon de tiu valorinda teksto de Franĉjo Ksavero en la Lingvon Internacian Esperanto.

Estu Feliĉa!
Osmar

EMOCIA STREĈO
 Ne malofte, ni trovas ĉi tie kaj tie fratojn malsanajn pro emociaj problemoj.

Preskaŭ ĉiam, ili ne marŝas, sed treniĝas. Ne dialogas, kultas la plendadon kaj lamentadon.

Kaj pruvite estas, ke sur la Tero la emocia streĉo de la enkarniĝinta kreitaĵo disvastiĝas tra la tempo.

Malsekureco, intima konflikto, frustriĝo, malĝojo, malvigleco, koleremo, malkonformiĝo kaj maltrankvileco, kun aliaj negativaj animstatoj, subtile bategas la fizikan korpon, malfermante kampon al malsano je nekonata etiologio, pro daŭra ripetado, difektante la organikan kosmon.

Se vi sukcesas akcepti la ekziston de Dio kaj la sanigan praktikadon de tiu aŭ tiu alia religio, ĉe kiu vi pli revigliĝas, protektu vin kontraŭ simila malekvilibro.

Komencu akceptante vian propran vivon, tia, kia ĝi estas, klopodante pacience plibonigi ĝin.

Lernu estimi la aliajn, tiamaniere, kiaj ili prezentiĝas al vi, sen postuli de ili tujajn ŝanĝojn.

Dediĉu vin al la laboro, per kiu vi vin tenas, sen flankenlaso de ripozo aŭ amuzo, ĉe kiuj vi reakiras energiojn.

Servu vian proksimulon tiom, kiom vi povos.

Konserviĝu ĉe la plej bona flanko de la situacioj kaj de la homoj, forgesante tion, kio ŝajnas malkonvena aŭ malagrabla.

Ne kunportu resentojn.

Kultu simplecon, evitante la ŝarĝon de malfacilaĵoj kaj malutilaj aferoj forprenantaj de vi la pacon.

Agnosku la malsukceson kiel profitdonan lecionon, kiam la ĝi aperos.

Spicu la paroladon per la fermento de la espero kaj ĝojo.

Tiom kiom eble, ne fariĝu problemo al iu ajn, klopodante zorgi pri vi mem.

Kiam la memoro pri la pasinteco ne entenas realajn valorojn, forgesu tion, kio jam pasis, uzante la estantecon por edifo de pli bona venonteco.

Se okazas afero neevitebla, akceptu kuraĝe la venontajn provojn, kun la certeco, ke ĉiuj kreitaĵoj alfrontas okazojn de ĉagrenoj kaj larmoj.

Donacu rideton de simpatio kaj boneco al iu ajn.

Rilate la morton de la korpo, ne pensu pri tio, konservante la konvinkon, ke neniu ekzistis en la mondo sen la neceso alfronti ĝin.

Kaj, laborante kaj servante ĉiam, sen espero je alia rekompenco, ol la paca beno en via propra konscio, nenia emocia streĉo kreos por vi disreviĝon aŭ malsanon, tial ke vi plenumu sincere vian devon; kiam la forto mankos al vi, Dio subtenos vin, kaj kiam vi ne povos fari la tutan bonon, kiun vi deziras realigi, Dio ĉiam faros la plej gravan parton.


Psicografio de Chico Xavier (Franĉjo Ksavero) – fare de la Spirito Emmanuel (Emanuelo) – el la Libro “Kunulo”.

Dankon al Joseo Roberto Tenorjo pro la revizio de la teksto.

Não raro, encontramos, aqui e ali, os irmãos doentes por desajustes emocionais.

Quase sempre, não caminham. Arrastam-se. Não dialogam. Cultuam a queixa e a lamentação.

E provado está que, na Terra, a tensão emocional da criatura encarnada se dilata com o tempo.

Insegurança, conflito íntimo, frustração, tristeza, desânimo, cólera, inconformidade e apreensão, com outros estados negativos da alma, espancam sutilmente o corpo físico, abrindo campo a moléstia de etiologia obscura, à força de se repetirem constantemente, dilapidando o cosmo orgânico.

Se consegues aceitar a existência de Deus e a prática salutar dessa ou daquela religião em que mais te reconfortes,preserva-te contra semelhante desequilíbrio.

Começa, aceitando a própria vida, tal que é, procurando melhorá-la com paciência.

Aprende a estimar os outros, como se te apresentem, sem exigir-lhes mudanças imediatas.

Dedica-te ao trabalho em que te sustentes, sem desprezar a pausa de repouso ou o entretenimento em que se restaurem as energias.

Serve ao próximo, tanto quanto puderes.

Detém-te no lado melhor das situações e das pessoas, esquecendo o que te pareça inconveniente ou desagradável.

Não carregues ressentimentos.

Cultiva a simplicidade, evitando a carga de complicações e de assuntos improdutivos que te furtem a paz.

Admite o fracasso por lição proveitosa, quando o fracasso possa surgir.

Tempera a conversação com o fermento da esperança e da alegria.

Tanto quanto possível, não te faças problemas para ninguém, empenhando-te a zelar por ti mesmo.

Se amigos te abandonam, busca outros que te consigam compreender com mais segurança.

Quando a lembrança do passado não contenha valores reais, olvida o que já se foi, usando o presente na edificação do futuro melhor.

Se o inevitável acontece, aceita corajosamente as provas em vista, na certeza de que todas as criaturas atravessam ocasiões de amarguras e lágrimas.

Oferece um sorriso de simpatia e bondade, seja a quem for.

Quanto à morte do corpo, não penses nisso, guardando a convicção de que ninguém existiu no mundo sem a necessidade de enfrentá-la.

E, trabalhando e servindo sempre, sem esperar outra recompensa que não seja a benção da paz na consciência própria, nenhuma tensão emocional te criará desencanto ou doença, de vez que se cumpres o teu dever com sinceridade, quando te falte força Deus te sustentará e onde não possas fazer tudo o bem que desejas realizar, Deus fará sempre a parte mais importante.


Psicografia de Chico Xavier – pelo Espírito Emmanuel – do Livro “Companheiro”.  (Agradecimento a José Roberto Tenório pela revisão do texto.)